Copy
Por ĉiutagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj, sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Facebook kaj Twitter.

n°458 | Aprilo 2019

Delegacio de sep esperantistoj reprezentis TEJO-n dum la Junulara Forumo ECOSOC de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. 

Jen la nova numero de Revuo Kontakto – la ĉeftemo de la numero estas Menstruo-Tabuo. Kiam ĉesos la kondamno?

En Movada Rubriko vi trovos intervjuon al Querino Neto pri BEJO, artikolon de Marcionilo Vasconcelos kaj artikolon de Carlos Pesquera Alonso pri IJK.

TEJO partoprenis la konsilion de membroj de FoJE – Forumo Junulara Eŭropa (European Youth Forum) de la 12-a ĝis la 13-a de aprilo en Bruselo.
Rogier ‘Roĉjo’ Huurman kaj Paulína Jalakšova reprezentis nian organizon.
Ĉu vi deziras pruvi per oficiala ŝtata diplomo vian lingvoscion pri Esperanto? Ĉu entute vi scias kiunivele vi konas nian lingvon? 

Vi povas ekzameniĝi laŭ la KER-sistemo dum IJK en Slovakio!
Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2019-2020)!
Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo.

Venontaj eventoj

De la 7-a ĝis 10-a de junio 2019 la KEKSO okazos kune kun la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Neumünster.
Ni antaŭĝojas vian ĉeeston!


Por pli da informoj, alklaku la bildon!
La 54-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 39-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso okazos de la 20-a ĝis la 23-a de junio 2019, en la urbo Gojanjo, ĉefurbo de la subŝtato Gojaso, Brazilo.

Por pli da informoj, alklaku la bildon!
 

Ekkonu la teamon de IJK 2019 en Slovakio!

Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Clément Baleyte
Kontribuanto de ĉi tiu numero: Ariel Palmer

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) •  tejo.org

Kopirajto © 2019 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno
 






This email was sent to <<Retpoŝtadreso>>
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp