Copy
Por ĉiutagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj, sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Facebook kaj Twitter.
444 | Februaro 2018
Ĉu vi ne vidas ĝuste la mesaĝon? Rigardu ĝin en via retumilo.

Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2018


Jam tradicie la fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi finance al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson, kiu okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018 en Badajoz, Hispanio.

Lastaj du tagoj por kandidatiĝi!
Vidi detalojn ĉi tie.
 

AEJK Projekto – Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo (VIDEO)


AEJK – Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo estas projekto, kiu koncentriĝis pri kapablokonstruado de junuloj pere de neformala edukado kaj pri trejnado de trejnistoj. Ĝi permesis proksimigi membrojn el foraj landoj kaj pliriciĝi nian komunumon.

Vidi la videon ĉi tie.

IJK 2019 okazos en Slovakio!


La 75-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO #IJK2019 okazos en Liptovský Hrádok, Slovakio!

Legu pli ĉe nia retpaĝaro.
 

Aliĝu al trejnado pri atentema kunestado ĉe IJF en Italio


Dum la Internacia Junulara Festivalo en suda Italio, kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon inter Junuloj (FEJ), okazos trejnado pri atentema kunestado, alirebleco kaj egala komunikado...

La limdato por aliĝi estas la 18-a de Martodek tagoj antaŭ la komenco de IJF.

Pliaj detaloj kaj formularo por kandidatiĝi ĉi tie.
 

Gilbert Niyukuri, volontulo en la Esperanto-centro de Rumonge, Burundo


Ekkonu Gilbert Niyukuri, volontulo en la Esperanto-centro en Rumonge, Burundo!

Legu lian sinprezenton ĉi tie.

Transdono de Oficoj en la Estraro de TEJO

 

TEJO havas novan prezidanton kaj Ĝeneralan Sekretarion!
Legu pli ĉi tie.

 

Venontaj Eventoj

SemEo


SemEo, de la 10-a gis la 20-a de Marto, en Tuluzo, Francio : dum la tuta semajno, pluraj renkontigoj, aktivadoj kaj atelieroj por ĉiuj estos proponitaj. Semajnfine, estos granda tago pri ekzilo en La Chapelle. 
 

Krokodila Renkontiĝo


Krokodila Renkontiĝo estas printempa aranĝo, kaj okazas de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2018 en Arrout, vilaĝo en la Pirenea montaro, proksimume 100 kilometrojn sude de Tuluzo kaj proksime de la hispana limo.
 

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Gilbert Niyukuri
Kontribuanto de ĉi tiu numero: Paul Helly, Ariel Palmer

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), tejo.org

Kopirajto © 2018 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno


Email Marketing Powered by Mailchimp