Copy
Por ĉiutagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj, sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Facebook kaj Twitter.
439 | Septembro 2017
Ĉu vi ne vidas ĝuste la mesaĝon? Rigardu ĝin en via retumilo.

TEJO havas novan estraron!


Ni ĝojas prezenti al vi la novan estraron de TEJO por 2017-2018!
Dum la Internacia Junulara Kongreso en Togolando, la komitato de TEJO elektis novan estraron. Ni deziras gratulojn al ĉiuj kaj bonan laboron! Legu pli ĉe nia retpaĝo!

Kontribuu al la strategio de TEJO


TEJO volas demandi al vi pri viaj bezonoj kaj ideoj por sukcese prilabori la strategion 2017-2019. Kiam vi kontribuas al la strategia plano, vi decidas kion prioritate faros TEJO dum la venontaj jaroj! Kelkaj pripensigaj demandoj kaj aliaj detaloj troveblas ĉi tie.
Ni atendas viajn proponojn ĝis la 14-a de Septembro.

Nova numero de Revuo Kontakto: Mono – Ĉu neŭtrala lingvo?


La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto.  La redaktoro Rogener Pavinski enkonduke skribas: “La ĉefartikolojn pri mono ni kolektas de antaŭ iom da tempo, sed ili venis pli abunde ol kutime kaj tial ni decidis dividi ilin en du malsamajn numerojn. Tiom da teksto pri mono kondukas nin al la iom sprita prezentado de kelkaj monbiletoj de la mondo. Interesaj, belaj kaj certe amuzaj monbiletoj el diversaj landoj fermas la temon por ĉi tiu numero". La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version ĉe http://uea.org/revuoj/

Antaŭ 130 jaroj aperis la Unua Libro


Antaŭ 130 jaroj, la 26-an de julio 1887 aperis la unua lernolibro de la Lingvo Internacia verkita de L. L. Zamenhof sub la pseŭdonimo D-ro Esperanto.
La originala nomo estas “Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro”, sed en priskriboj de la historio de Esperanto oni kutime nomas la verkon la “Unua Libro”. Vi povas legi ĝin ĉi-tie en la rusa, angla aŭ franca.

Vojaĝu senpage al Slovakio kaj lernu pri alekstera komunikado

Partoprenu senpage en la konkluda evento de la projekto pri Efika Komunikado por Junularo (ECY) en Bratislavo! Tie estos prezentitaj la projekto, la kreitaj retaj kursoj pri efika komunikado, okazos trejnadoj pri efika komunikado kaj kulturlingva festivalo inter 22-a ĝis la 24-a de Septembro.

Se vi interesiĝas kaj pretas vojaĝi de partneraj landoj (Belgio, Britio, Hispanio, Italio, Nederlando), legu la plenan alvokon ĉi tie kaj kandidatiĝu ĝis la 8a de Septembro!

Venontaj Eventoj 

  • 22an -24an de Septembro - 33 Arkones en Poznano, Pollando
  • 12an - 15an de Oktobro - Vintra Aranĝo en Belo Horizonte, Brazilio
  • 27an - 29an de Oktobro - KKPS en Lunteren, Nederlando
  • 26an de Decembro 2017 - 2an de Januaro 2018 - JES en Szczecin, Pollando 
Granda novaĵo en Esperantujo: Miliono da homoj lernas Esperanton nun per Duolingo el la angla! Bonan daŭrigon al ili kaj al la 200.000 mil kiuj lernas el la hispana. Baldaŭ aperos la portugala versio ankaŭ.
Ĉu vi tro ofte perdas la paciencon? TEJO Akademio proponas 10 trukojn kaj konsilojn por helpi vin bremsi la koleron. Legu ilin ĉi-tie.
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la lasta tago de la monato.
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Ana Stretcu
Kontribuantoj de ĉi tiu numero: Ariel Palmer, Enric Baltasar

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), tejo.org

Kopirajto © 2017 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno


Email Marketing Powered by Mailchimp