Copy
Por ĉiutagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj, sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Facebook kaj Twitter.
450 | Aŭgusto 2018
Ĉu vi ne vidas ĝuste la mesaĝon? Rigardu ĝin en via retumilo.


Pli ol 250 esperantistoj el la tuta mondo kunvenis por la 74-a Internacia Junulara KongresoIJK 2018 en Hispanio.

La evento okazis en Badajoz, hispana urbo ĉe la landlimo kun Portugalio, de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018.

Pliaj fotoj ĉe la retpaĝaro de TEJO.


Ni ĝojas prezenti al vi la novan Estraron 2018 – 2019 de TEJO!
La komitato de TEJO elektis la novan estraron dum la IJK en Badajoz, Hispanio.

Vidi la tutan estraron ĉi tie.

 

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo.

Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo.

EVS estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj.

Pliaj detaloj por kandidatiĝi ĉe nia retpaĝaro.

Venontaj Eventoj

  • 18 - 21-an de Oktobro 2018 - KAEST 2018 en Modra-Harmónia, Slovakio
  • 2 - 4-an de Novembro 2018 - KKPS 2018 en Hunsel, Nederlando
  • 27-an de Decembro 2018 - 3-an de Januaro 2019 - 17-a NR en Wiesbaden, Germanio
  • 28-an de Decembro 2018 - 4-an de Januaro 2019 - 10-a JES en Storkow, Germanio

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Gilbert Niyukuri
Kontribuanto de ĉi tiu numero: Paul Helly, Ariel Palmer

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), tejo.org

Kopirajto © 2018 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno


Email Marketing Powered by Mailchimp