Copy
437 | Junio 2017
Ĉu vi ne vidas ĝuste la mesaĝon? Rigardu ĝin en via retumilo.
Por ĉiujtagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj,sekvu ankaŭ nian paĝon
ĉe Facebook kaj Twitter.

Esperantistoj helpas pli ol 40 afrikajn aktivulojn iri al IJK!


Danke al malavara helpo de Esperantistoj, kadre de la donackampanjo por okazigi la unuan Internacian Junularan Kongreson en Afriko, TEJO sukcesis kolekti rimedojn, kiuj helpas venigi al la kongreso pli ol 40 Afrikajn aktivulojn! La nomoj de la donacintoj kaj de la subtenatoj troveblas ĉe nia retejo. Sed ni povas fari ankoraŭ pli, TEJO daŭre bezonas ĉirkaŭ 2000 eŭrojn por helpi ankoraŭ 4 homojn, kiuj povus veni, se oni sukcesus trovi plian subtenon. La subteno ĉefe rilatas al ekhavo de pasportoj kaj bezonatas laŭeble rapide por ke tio estu ankoraŭ farebla. Se vi jam kontribuis aŭ vi volas fari nun ni ambaŭkaze dankas vin.

Internacia Junulara kongreso de TEJO en 2018


Ni povas ĝoje anonci, ke la 74-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos en Badajoz, Hispanujo, de la 4-a ĝis la 11-a de Aŭgusto 2018! Hejmurbo de la fama Renesanca pentristo Luis De Morales, Badajoz estas ĉarma urbo de 150'000 loĝantoj ĉe la landlimo kun Portugalujo. Pliaj detaloj pri la evento estos diskonigataj.

TEJO serĉas plentempan volontulon en Burundo


TEJO serĉas homon, kiu partoprenu plentempan volontuladon en la Esperanto Centro en Rumonge, Burundo. Tiu oportuno validas por junuloj kiuj volas pliriĉiĝi kaj partopreni al bonfarto de la organizo kunlaborante al tre interesaj projektoj. La maksimuma daŭro de la projekto estas unu-jara kaj ni invitas vin legi la detalojn kaj kondiĉojn nia-reteje sed ne tro prokrastu, la kandidatiĝoj limdatas la 30-an de Junio.

Gastigu TEJO-volontulon ie en Eŭropo

 

Post sukcesa sperto kun la programo EVS, TEJO ŝatus havi volontulojn en alia loko ol en ĝia sidejo, tamen ene de la programlandoj de Erasmus+ (EU, ELKA krom Svislando, Makedonujo kaj Turkujo). TEJO faras malferman alvokon, por ke via asocio gastigu elektotajn TEJO-volontulojn. La volontuloj ĉefe okupiĝu pri mondskalaj taskoj sed povas helpi ankaŭ la lokan movadon. Se vi ŝatus ke via asocio havu TEJO-volontulojn rigardu la kondiĉojn sur ĉi-paĝo kaj kandidatigu ĝin ĝis la 30-a de junio.

TEJO dungas eksterrilatan oficiston!

 

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj estas la ilo por atingi la ceteron de la mondo kaj nia nura kanalo por aliri decidfarantojn kaj strebi havi efikojn en la socio. Ni estis sufiĉe fortaj por porti TEJOn al grava pozicio en diversaj organizoj, aliflanke nia volontula forto ne sufiĉas por elprofiti la situacion kaj por resti en ĝi pruviĝante fidinda laborkapabla organizo. Tial ni bezonas profesian fakan subtenon al nia laboro en tiuj kampoj. Se vi volas iĝi eksterrilatisto de TEJO, legu la detalajn kondiĉojn ĉi tie kaj kandidatiĝu ĝis la 25-a de junio 2017.

Venontaj eventoj dum Junio kaj Julio

Atentu! FESTO 2017 en Greziljono, Francujo estas nuligita.

Kuraĝe kaj kore el Afriko


Ŝarifa Abas estas dudek-ses jara kaj loĝas kun siaj gepatroj. Nun ŝi ne laboras, sed ofte studas en sia libera tempo kaj helpas la movadon en Kenjo. Stela intervjuis ŝin kaj sia detala intervujo, kiuj rakontas interalie ankaŭ pri la vidpunkto de Ŝarifa pri la movado en Afriko, troveblas, krom en Kontakto kaj Movada Rubriko, ankaŭ ĉe la novaĵa sekcio de nia retejo.
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la lasta tago de la monato.
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Alessandro Bonfanti
Kontribuantoj de ĉi tiu numero: Ariel Palmer, Enric Baltasar, Stela Besenyei

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), tejo.org

Kopirajto © 2017 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno


Email Marketing Powered by Mailchimp