Copy
Por ĉiutagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj, sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Facebook kaj Twitter.

n°460 | Junio  2019

Dum IJK 2019 Internacia Junulara Kongreso en Slovakio okazos fotokonkurso kies temo estas Esperanta etoso!
Sendu vian foton! La plej belaj fotoj aperos en la ekspozicio!
 
Okaze de la 75-a IJK en Liptovský Hrádok (Slovakio), ni invitas vin sendi videojn por krei la bonvenigan filmeton, kiun ni projekcios dum la solena malfermo de la kongreso!

La ordinara kunveno de la Komitato de TEJO okazos kadre de IJK (Internacia Junulara Kongreso) 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakio. 
Ankaŭ ĉi foje ni havos tri sesiojn, kiuj okazos la 29-an kaj la 30-an de julio 2019.

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2019 ĝis la 31-a de aŭgusto 2020. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO.

Venontaj eventoj

Roskilde-Festivalo okazos de la 29-a de junio ĝis la 7-a de julio en Roskilde, Danio.




Por pli da informoj, alklaku la bildon!
SES 2019 – Somera Esperanto-Studado okazos en Nitra, Slovakio, de la 12-a ĝis la 20-a de julio.

 

Por pli da informoj, alklaku la bildon!
La 104-a UK – Universala Kongreso de Esperanto okazos en Lahtio, Finnlando, de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019. 

 

Por pli da informoj, alklaku la bildon!

Finfine venis la tempo por GLATa Esperanto-Renkontiĝo

FIERU! – La GLATa Esperanto-Renkontiĝo okazos de la 25-a ĝis la 28-a de julio en la Esperanto-Stacio en Halbe ĉe Berlino, Germanio.

Por pli da informoj, alklaku la bildon!

La IJK 2019 – 75-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Liptovský Hrádok, Slovakio, de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2019!

Por pli da informoj, alklaku la bildon!

Ekkonu la teamon de IJK 2019 en Slovakio!

Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Clément Baleyte
Kontribuanto de ĉi tiu numero: Ariel Palmer

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) •  tejo.org

Kopirajto © 2019 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno
 






This email was sent to <<Retpoŝtadreso>>
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp