Copy
Por ĉiutagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj, sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Facebook kaj Twitter.
446 | Aprilo 2018
Ĉu vi ne vidas ĝuste la mesaĝon? Rigardu ĝin en via retumilo.

Iĝu Komitatano B de TEJO

Venis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2018 ĝis la 31-a de majo 2020.  Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato.

Detaloj por kandidatiĝi ĉe nia retpaĝaro.

TEJO-trejnadoj pri egaleco dum la IJF en Italio

Dum la Internacia Junulara Festivalo en Marina di Ascea, suda Italio, okazis trejnadoj de TEJO kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon Inter Junuloj (angle Fostering Equality in Youth).

La projekto, financita parte de la Eŭropa Unio, celas plibonigi la kondiĉojn rilate al genra egaleco, alirebleco, kaj aktivisma agenteco por junuloj en Esperantujo.

Por legi pli.

Iĝu la ŝanĝo kiun vi volas vidi en Esperantujo

Partoprenu kaj aktivu en Esperantujo!

Retrovu la mesaĝon de la Ĝenerala Sekretario de TEJO Charlotte Scherping Larsson ĉe la retpaĝaro de TEJO.

Trejnado pri Volontula Lingvoinstruado dum la Junulara E-Semajno


Kadre de la Erasmus+ projekto pri Volontula Lingvoinstruado, okazis dum la Junulara E-Semajno en Pollando 3-taga intensa trejnado kiu kovris bazajn temojn.
La trejnadon partoprenis pli ol 15 homoj el 8 engaĝitaj organizoj kaj estis gvidata de du longtempaj kaj spertaj instruistoj, Jana Kamenická kaj Szilva Szabolcs.

La resto de la rakonto tie.

Venontaj Eventoj

 

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Gilbert Niyukuri
Kontribuanto de ĉi tiu numero: Paul Helly, Ariel Palmer

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), tejo.org

Kopirajto © 2018 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno


Email Marketing Powered by Mailchimp