Copy
Por ĉiutagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj, sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Facebook kaj Twitter.
447 | Majo 2018
Ĉu vi ne vidas ĝuste la mesaĝon? Rigardu ĝin en via retumilo.

Komenciĝis la voĉdono por Komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn! La kandidatoj estas Michael Boris Mandirola kaj Robert Nielsen.

Kontrolu vian retpoŝtkeston kaj uzu vian influpovon en la funkciigado de TEJO!
La voĉdono daŭras ĝis la 11-a de junio, sed ne prokrastu, voĉdonu tuj!

Se vi ne ricevis retpoŝton, sendu pruvilon de via membreco al info@tejo.org kaj gxen-sek@tejo.org.

TEJO ĉe la European Youth Event!

TEJO partoprenis European Youth Event en Strasburgo kun granda delegacio de junaj Esperantistoj!
En la venonta elsendo de TEJO Aktuale vi trovos detalan rakonton pri kio okazis!

IJK2018 en Badajoz – La plej mojosa evento de la jaro!

Ĉu vi pretas por la plej mojosa evento de la jaro?
La #IJK2018 – Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto en Badajoz, Hispanio.

Vidi la videon ĉe nia retejo.

Kunlaboru en esploro pri Esperanto en universitatoj

Ni invitas vin kunlabori en internacia kvalita esploro por verki raporton pri la situacio de Interlingvistiko kaj Esperanto en universitatoj, baza deirpunkta dokumento por la Nitobe-Simpozio kiu okazos tuj post UK 2018 en Lisbono.

Pliajn ligilojn ĉe nia retpaĝaro.

Komitatanoj A de TEJO 2018-2020

Venis la tempo por nomumi Komitatanon A de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2018 ĝis la 31-a de majo 2020. La komitatanoj A estas reprezentantoj de la landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO.

Legi la detalojn ĉe nia retpaĝaro.

Nova numero de Revuo Kontakto: Homeopatio kaj la debato pri la scienca scio


La nova numero de Revuo Kontakto aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas Homeopatio kaj la debato pri la scienca scio.

Legi pli.

Venontaj Eventoj

Ideo: La internacia vojo ESPERANTO


Naciaj aŭ internaciaj vojoj, tra la mondo, ekzistas multaj famaj vojoj : la Vojo Sankta Jakobo de Kompostelo,  la Vojo 66 en Usono, la Vojo Via Domitia ligante la Alpojn kun la Pireneoj.
Mia ideo estas krei la internacian vojon ; ESPERANTO danke al Zamenhof/Esperanto objektoj (ZEOj).

Do, mi deziras inviti vin pripensi tion kune : kiel valorigi « ZEOjn »  por krei la internacian vojon ESPERANTO ?
Eble ni povus publikigi libretojn kun ĉiuj « ZEOj » de la Mondo kaj fari pasporton, kiu estus subskribita de la turismaj oficejoj aŭ la urbodomoj ?
Tiel la vojaĝantoj havus belegajn memoraĵojn de siaj vojaĝoj kaj Esperanto estu pli konata en la institucioj.

Ĉu vi havas aliajn ideojn?
Bonvolu skribi al info@tejo.org aŭ al: Isabelle.Nicolas2@gmail.com

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Gilbert Niyukuri
Kontribuanto de ĉi tiu numero: Paul Helly, Ariel Palmer

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), tejo.org

Kopirajto © 2018 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno


Email Marketing Powered by Mailchimp