Copy
Por ĉiutagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj, sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Facebook kaj Twitter.
441 | Novembro 2017
Ĉu vi ne vidas ĝuste la mesaĝon? Rigardu ĝin en via retumilo.

Esperanto ĉe la Ĝenerala Konferenco de UNESCO


Rakoen Maertens reprezentis TEJO-n kaj UEA-n en la Ĝenerala Konferenco de UNESCO en Parizo!
Li parolis pri Esperanto, lingvaj baroj kaj lingva justeco.

Retrovu lian intervenon ĉi tie.

“Vi rajtas esti komplika” – Intervjuo al transgenra Esperantistino Ariel Bonkorpa


Ariel Bonkorpa estas transgenra Esperantistino, verkistino, kaj kontribuanto al Egalecen, unu el la plej konataj blogoj en Esperanto, kiu temas pri pluraneca feminismo en Esperanto.

Legu nian intervjuon al ŝi dum la Internacia Junulara Festivalo de 2017 en Italio.

Akademio: Modeloj de statuto aŭ regularo por sekcioj de TEJO


Krei novan organizon estas ofte defia afero. Por faciligi la kreadon de oficialaj dokumentoj, TEJO pretigis modelojn de statuto aŭ regularo, kiujn oni povas facile apliki en nove kreata organizo.

Plua lernado pri ĝi ĉi tie.

Respondo de la Estraro de TEJO al la artikolo “La Centra Oficejo ekparolis angle”

 

Aperis antaŭ kelkaj tagoj artikolo en la reta bulteno Libera Folio, "La Centra Oficejo ekparolis angle". Jen la respondo kaj klarigoj de la estraro de TEJO al tiu ĉi artikolo.

Nia nova Eksterrilata Oficisto:
Quentin Weber-Seban


Ekkonu nian novan Eksterrilatan Oficiston: Quentin Weber-Seban (Kventino)!
Trovu lian detalan personan priskribon ĉe nia retpaĝaro.

Venontaj Eventoj

Malfermaj alvokoj


t
Invitu IJK 2019 al via lando

Restas 3 tagoj antaŭ la fino de la unua etapo!

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 75-an Internacian Junularan Kongreson en via lando.
 

Pluaj informoj ĉi tie.
VIKIMEDIA AZIA MONATO

Partoprenu redakto-maratonon en Novembro por plibonigi komprenon de la Vikimediaj Aziaj komunumoj!

Informoj kaj aliĝo ĉi tie.
Lasta ŝanco por kandidatiĝi al EYE 2018 !
 
Ankoraŭ vi povas kandidatiĝi kiel reprezentanto de TEJO al la Forumo Eŭropa Junulara, komence de junio 2018!

La alvoko estas plilongigita ĝis la 15-a de novembro.

Detaloj ĉi tie.
 
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la lasta tago de la monato.
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Paul Helly
Kontribuanto de ĉi tiu numero: Ariel Palmer, Enric Baltazar

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), tejo.org

Kopirajto © 2017 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno


Email Marketing Powered by Mailchimp